Newsletter
Novaĵletero de BeWelcome por septembro 2025
Saluton anonymous,
ni esperas ke vi fartas bone, kie ajn vi estas en la mondo, kaj ke vi ĝuas vojaĝi ĉi-sezone, aŭ gastigi kaj renkonti aliajn vojaĝantojn. Ni havas nian novan logotipon kaj kelkajn amuzajn rakontojn por dividi kun vi en ĉi tiu novaĵletero.
Enhavtabulo:
- Enkonduko de nia nova logotipo
- Rakontoj de niaj membroj
- Kiom kostas funkciigi BeWelcome: rigardo malantaŭ la scenejon, kaj volontuloj
Enkonduko de nia nova logotipo
Kiel legantoj de ĉi tiu novaĵletero vi estas inter la unuaj kiuj malkovras nian novan BeWelcome-logotipon!
Ĝi estas la rezulto de laboro de ordinaraj membroj kaj BeWelcome-volontuloj dum unu jaro. La celo estis pli bone komuniki la ĝojon de interago kun homoj de la tuta mondo, en pli afabla maniero ol per la originala logotipo. Ni kredas ke ni atingis la celon, do vi vidos la novan logotipon aperi en la retejo kaj aliloke.
Rakontoj de niaj membroj
- Sperto de aledirenzo gastigante en Oslo
Ĉio komenĉiĝis preskaŭ hazarde.
Mi, Alessio (aka aledirenzo), estis inspirita de mia mentoro, kiu gastigis pli ol 600 homojn sur sia sofo. Unue, tio estis simple maniero por pliheligi la longajn mallumajn vesperon en Oslo — komforta babilado ĉe taso da teo.
Tiam mi komencis renkonti la plej neatenditajn homojn.
Alessio kaj Mathias ĝuantaj belan tempon Fotis: Johanna Lidman
Estis Bart, kiu dividis mian pasion por improviza teatro.
Daria, kiu ne parolis la anglan — tamen ni konektiĝis nur per gestoj kaj korpa lingvo.
Kaj tiam Mathias (en la foto), kiu iĝis proksima amiko dum unu sola semajnfino. Ni pasigis vesperon ekstere kun amikoj ĉe Oslo Pride, kaj ĉio simple fluis. Tio, kio vere surprizis min, estis kian riĉiĝon mi sentis igante lin renkonti miajn amikojn kaj kiom mi ĝuas gastigadon — tiun silentan ĝuon helpi aliajn. Kaj mi ŝatas la hazardecon de ĉio ĉi. Vi neniam scias kion atendi de la sekva renkonto — ĉu estos preterpasanta babila interŝanĝo aŭ transformiga, profunda amikeco. Vi simple lernas resti malferma — kaj lasi la mondon surprizi vin.
Mia sperto kun BeWelcome milde kaj neatendite ŝanĝis kiel mi rigardas la vivon kaj rilatojn.
- Vojaĝsperto de Sarah_F3ldchen en Aŭstralio
Ĉi-jare mi iris al Aŭstralio, al la orienta marbordo, kaj estis mirinda vojaĝo! La naturo estas tiom grandioza en tiu lando, mi amas ĝin, kaj danke al BeWelcome mi povis konektiĝi kun homoj kun la samaj interesoj. Mi povis fari malgrandan bicikladon tra suda Brisbane kun gastiganto, manĝi memkuiritan manĝaĵon, kaj paroli kun lokuloj por havi iom da enrigardo en la aŭstralian vivon. Eĉ se mi foje ne povis multe konektiĝi kun la gastigantoj, ĝi estas ĉiam pli interesa ol resti en gastejo. Mi ŝatas la rakontojn dividatajn: kiam homoj invitas vin al sia privata spaco dum vi eble neniam renkontiĝos denove, ŝajnas ke ili rakontas al vi ĝuste tion kio estas en iliaj koroj ĉar ili malpli zorgas pri via impreso.
Fonto: Demandoj kaj respondoj kun Sarah_F3ldchen
Trovu ĉi tiun specialaĵon en niaj komunumaj novaĵoj:
Niels kun Carolyn en la rulbret-parko Ladybird (Tilburg)
Por pliaj rakontoj aŭ pli longaj versioj, vizitu niajn komunumajn novaĵojn
Se vi volas dividi vian rakonton, skribu al Marstr.
Kiom kostas funkciigi BeWelcome: rigardo malantaŭ la scenejon, kaj volontuloj
BeWelcome estas uzebla senpage, sed funkciigi ĝin kostas ĉirkaŭ 3000 eŭrojn jare, ĉefe por pagi niajn servilojn (kiel vi povas vidi en nia buĝeto ĉi tie).
Tiuj kostoj estas komplete kovrataj per donacoj. Sed en la momento kiam ni verkis ĉi tiun novaĵleteron, ni atingis nur iomete pli ol 50% de nia celo de 3445 eŭroj da donacoj: vi povas kontroli la nunan staton, aktualigitan ĉiusemajne, sur la ĉefpaĝo de BeWelcome. Nia financa jaro finiĝas fine de septembro, kio signifas ke la tempo elĉerpiĝas por plenumi nian celon…
Kio okazos se ni ne kovros niajn elspezojn? Nu, nenio je mallonga tempo. BeVolunteer (la senprofitcela organizo funkciiganta la retejon de BeWelcome) ne minacas bankroti en la venontaj jaroj. Tamen, fini la jaron kun ekvilibra buĝeto faciligos al ni investi en novajn projektojn anstataŭ tenadi monon en la banko atendante ĉiujarajn perdojn.
Do se vi ĝuas vojaĝi per BeWelcome, ni sugestas ke vi kontribuu per eta donaco!
Aŭ se vi havas la tempon kaj kapablojn por aliĝi al unu el niaj mirindaj volontulaj teamoj, rigardu nian bezonojn sur ĉi tiu paĝo.
Ni deziras la vi bonan restantan vojaĝsezonon, kaj mirindajn renkontiĝojn!
Dankon ke vi legis,
Via komunika teamo